Ekde 2005 la Interfederacia Konferenco kunsidigas la federaciestrojn 
              po almenaŭ unu fojo en jaro, nome en la landaj kongresoj de 
              UFE. En tiuj kunsidoj la federaciestroj vivavoĉe diskutas kaj 
              interkonsentas pri diversaj demandoj propraj al la regionaj movadoj. 
            La venonta, tria kunsido okazos en Bourg-en-Bresse fine de Majo 
              2007. 
              
            
               
                  | 
               
               
                | d u a 
                    k o n f e r e n c o   •   2 0 0 6   
                  •   r e n n o | 
               
               
                  | 
               
             
             
            
              
                Sekve al invito de 
                    la nordfrancia prezidanto X. Dewidehem, la federaciestroj 
                    kunsidis en Renno la 7an de Majo 2006. Ili diskutis kaj interkonsentis 
                    pri : 
                  
                    - interfederacia mapo, kovro de Francio far la federacioj
 
                    - membriĝoj de la federacioj al UFE
 
                    - individuaj membriĝoj al la federacioj kaj UFE
 
                    - ĉiujaraj ekzamensesioj far la federacioj
 
                    - interŝanĝoj de la federaciaj revuoj inter la 
                      federacioj
 
                   
             | 
                 
                   | 
               
             
              
            
               
                  | 
               
               
                | u n u 
                  a   k o n f e r e n c o   •   2 0 0 5   
                  •   b u l o n j o - ĉ e - m a r o | 
               
               
                  | 
               
             
            Per letero sendita al ĉiuj federaciestroj en Marto 2005, s-ro 
              Xavier Dewidehem kiel balotota prezidanto de la Nordfrancia Federacio 
              invitis ilin por neformale kunveni okaze de la internacia renkontiĝo 
              Boulogne 2005. La celo estis « diskuti kaj interŝanĝi 
              pri la regionaj situacioj kaj agadoj ». 
            « Tia neformala “konferenco de la federaciaj 
              prezidantoj” povus esti apogilo por pli intimaj kaj regulaj 
              rilatoj inter niaj francaj federacioj — kio ĉiukaze estus 
              utila por nia francia Esperanto-movado », skribis 
              Xavier Dewidehem. 
            Tiam estiĝis la Interfederacia Konferenco, kiu tagmanĝe 
              kunsidis la 27an de Marto 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro. El tiu unua 
              kunsido ne fariĝis protokolo. Okazis ne decidoj, nur unuaj 
              interkoniĝaj paroloj. 
              
               |