Interfederacia Konferenco  
Subtitolo
Chefpagho Konferenco Federacioj Dosieroj Kromajhoj
   
   
   

Emblemo UFE

 

membriĝo al UFE

En sia kunsido la 7an de Majo 2006 en Renno, la Interfederacia Konferenco pritraktis la demandon pri kontraktaj membriĝoj de la federacioj al UFE :

« La Interfedercia Konferenco notas, ke :

« 1. Plimulto da federacioj jam kontrakte membriĝis al UFE.
« 2. Kontrakto inter federacio kaj UFE neniel kaj neniom signifas, ke la federacioj perdos sian memstarecon, devos pagi ion al UFE, aŭ ne plu povos kunlabori kun aŭ membri en aliaj organizaĵoj, i.a. SAT-Amikaro. La federacioj restas memstaraj, ricevas monon de UFE, kaj krome povas diskuti kaj decidi en la komitato de UFE.
« 3. Konstatiĝas, ke en la nekontraktintaj federacioj oni ofte maltro aŭ mise komprenas la kontrakton kaj ties konsekvencojn, i.a. pri la plua memstaro de la federacioj, pri la nenioma pago de federacio al UFE... Sekve evidentiĝas, ke plua klarigo fariĝu al la nekontraktintaj federacioj.

« La Interfederacia Konferenco interkonsentas, ke :

« Okazu nova kampanjo far la kontraktintaj federacioj kaj UFE por plu klarigi la kunlabor-kontraktojn “federacioj–UFE” al la nekontraktintaj federacioj, tiel ke ĉi tiuj povu kaj bonvolu estontece kontrakti kun UFE kaj sekve plene partopreni en la tutlanda movado. »


Hodiaŭ el la 15 federacioj membras en UFE :

  1. Aŭvernja Esperanto-Federacio
  2. Bretonia Esperanto-Federacio
  3. Franca Centrokcidenta Federacio
  4. Francilia Esperanto-Federacio
  5. Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio
  6. Nordfrancia Esperanto-Federacio
  7. Orientfrancia Esperanto-Federacio
  8. Provenca Esperanto-Federacio
  9. Puatuĉarenta Esperanto-Federacio
  10. Rodanalpa Esperanto-Federacio
  11. Sudopirinea Esperanto-Federacio


Hodiaŭ ne membriĝis al UFE :

  1. Akvitania Esperanto-Federacio
  2. Burgonjo-Franĉkontea Esperanto-Federacio
  3. Limoĝia Esperanto-Federacio
  4. Normandia Esperanto-Federacio

 

 

  INTERFEDERACIA KONFERENCO        HTTP://FEDERACIOJ.ONLINE.FR        2007–2008        RETEJA MAPO        KOLOFONO Supren